|
Eldonejo HEJME funkcias kiel eldona firmao ekde la jaro 1992, kaj okupiĝas pri profesia prilaboro de tekstoj, preparo de libroj, revuoj kaj gazetoj por eldono kaj presado, pri grafika aspekto de diversaj projektoj, kiel: libro–kovriloj, porokazaj (ekz. kongresaj) materialoj, poŝtkartoj, vizitiloj, kaj multaj aliaj.
La nomo de la eldonejo, facile komprenebla por esperantistoj, indikas la lokon de ties sidejo, mia hejmo ;-)
Posedanto de la eldonejo kaj ties ununura dungito estas mi, Kazimierz Leja, esperantisto ekde la jaro 1977, dum la jaroj 2003-2007 redaktoro de „Pola Esperantisto” — sendependa revuo de polaj esperantistoj (en la jaro 2006 festinta sian centjaran datrevenon), membro de Krakova Societo Esperanto, EVA, ILEI, kaj UEA.
Komence de la jaro 2008 aperis nova, kvaronjara gazeto: SPEGULO - socikultura revuo en Esperanto, sub ĉefredaktado de Tomasz Chmielik. Speciala subpaĝo pri la revuo estos lanĉita baldaŭ.
Mi invitas ĉiujn viziti koncernajn ligitajn subpaĝojn por trovi pli ampleksajn informojn.
Viajn komentojn pri la paĝoj, viajn demandojn kaj proponojn de kunlaboro en la eldonaj aferoj, kaj prefere mendojn (!) bonvolu direkti al mi retpoŝte.
Ĉiuj paĝoj estas koditaj Unikode (UTF-8). |