Projekto: Pola Antologio
Komence de oktobro 2005 en Poznań, dum ARKONES, okazis la unua kunsido de iniciatintoj de Pola Antologio, nome: Tomasz Chmielik, Kazimierz Leja kaj Lidia Ligęza. Tomasz Chmielik — elektita kiel prezidanto de la redakta teamo — prezentis la planon de la trivoluma verkego, kiu ampleksos ĉiujn epokojn de la pola literaturo: MEZEPOKO, RENESANCO, BAROKO, KLERISMO, ROMANTIKISMO, POZITIVISMO, JUNA POLLANDO, INTER LA MILITOJ (1918–1945), DUM LA MILITO (1939–1945) kaj POST LA MILITO (1945–2000). Oni listigis nur la nomojn de la aŭtoroj. Devus sekvi precizigo koncerne la titolojn de la verkoj, enirontaj la Antologion, sed jam interkonsente kun tradukantoj. Krome estis prezentita la plano de Pola Biblioteko. Kade de tiu eldonserio aperos la plej valoraj literaturaĵoj el la nomitaj epokoj.
La redakta stabo renkontiĝos du fojojn ĉiujare en la pitoreska urbeto Kazimierz ĉe Vistulo. Dum tiuj renkontiĝoj okazos redakta kaj organiza laboroj. La tradukantoj diskutos pri labordivido kaj interŝanĝos spertojn pri sia aktivado. Estos ankaŭ la okazo en ĝoja etoso konatiĝi pli kaj pli proksime, kio ankaŭ gravas por la sukcesa efektivigo de la entreprenita tasko.
Sian pretecon kunlabori jam esprimis: Dorota Burchard, Danuta Kowalska, Stanisław Śmigielski, Urszula Zybura.
La redaktantoj sukcesis arigi multajn tradukojn de la bedaŭrinde forpasintaj elstaraj tradukintoj: Tadeusz Chodakowski, Jerzy Grum kaj Tyburcjusz Tyblewski. Tiel iliaj tradukoj certe trovos lokon en la Antologio.
Lidia Ligęza respondecas pri poezio, Tomasz Chmielik estas respondeculo pri prozo kaj dramo. Kazimierz Leja, kiu eldonos la Antologion, okupiĝas pri kompostado, tipografia aranĝo kaj komputilaj aferoj.
En Pola Esperantisto ekis konstanta rubriko El Pola Antologio, kie aperos specimene diversaj tradukoj. Ĝi estos samtempe ligilo inter la redakta teamo kaj ĉiuj kunlaborantoj, paralele kun la informoj, troviĝantaj sur tiu ĉi paĝaro.
Kun ĉiuj demandoj, proponoj, sugestoj, kritikoj — laŭdaj kaj mallaŭdaj — sin turnu al Tomasz Chmielik, poŝta adreso: ul. Jarzębinowa 3/30, PL 21–040 ŚWIDNIK, rete: Tomasz Chmielik.
Marian Kostecki, Krakovo
RECENZO
Pri Antoni Grabowski — ankoraŭfoje
Temas pri la dua eldono de biografia verko s.t.: „Antoni Grabowski — eminenta Esperanto-aganto”, verkita esperantlingve de s-ino Zofia Banet-Fornalowa, laŭprofesie historiisto kaj sperta esperantistino. Ŝi famiĝis pro vasta publicista agado, aŭtorino de legindaj biografiaj verkoj pri la „Familio Zamenhof” kaj Antoni Grabowski, ankaŭ pri „Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko” (1999 j.), krome pro multaj artikoloj pri socipolitika problemaro, kulturo, etnaj aferoj, esperantista movado, k.a. verkitaj por esperanta gazetaro en- kaj eksterlanda, kiel ekz.: „Heroldo de Esperanto”, „Monato”, „Israela Esperantisto”, „Literatura Foiro”, „Wydarzenia”, k.a. Zofia Banet-Fornalowa publikigas ankaŭ en pollingvaj periodaĵoj. Ŝi estas konstanta kunlaborantino, ankaŭ membro de redakcio de „Heroldo de Esperanto”, „Literatura Foiro” kaj „Pola Esperantisto”. Jam depost multaj jaroj s-ino Zofia Banet-Fornalowa kontinuas sukcesplenan esploradon de Esperanto-historio kaj ĝia movado, ankaŭ pri Esperanta Teatro ĝenerale kaj ĝia kontribuo dum Universalaj Kongresoj tutmonde, pri polaj aktoroj kunkreantaj efektive la unikan tiuspece teatron, kiel la novan akiraĵon en la monda kulturo. Ŝia abunda verkaro prezentas, do, tre vastan kaj riĉenhavan sferon de esperanta kulturo kaj ties kunkreintoj en la skalo internacia.
Unu jaro jam preterpasis depost la apero de la unua eldono de ŝia tre valora kaj unika biografia verko pri Antoni Grabowski, kiu aperis dumsomere 2001 j. — havanta tiam 140 paĝojn laŭ formato A-5; kaj sekve — la dua eldono de tiu ĉi verko aperigita dumsomere 2002 j., enhavas entute 158 paĝojn de reviziita teksto, krome multajn novajn piednotojn kaj rarajn novajn fotokopiojn de diversaj objektoj, familiaj portret-bildoj, reproduktitaj titolpaĝoj de esperantigitaj literaturaj verkoj, ankaŭ grupaj fotoj pri d-ro L.L. Zamenhof kun varsovia amikaro. Rimarkinda estas inter ili la grupa foto-bildo prezentanta alparolantan Antoni Grabowski antaŭ granda aro da esperantistoj en varsovia tombejo, partoprenantaj la funebran ceremonion dum entombigo de postmortaj restaĵoj de d-ro L.L. Zamenhof.
Apartan atenton meritas krome rara manuskripto de Antoni Grabowski pri lia fama poemo „La Tagiĝo”, ankaŭ art-desegnaĵo, portretbildo de tiu ĉi eminentulo, farita de Tomasz Sadza (p. 94). La nova en la dokumentaro artikolo s.t. „D-ro Zamenhof kaj traduko de Sinjoro Tadeo” de Stanisław Karolczyk (p. 107-108); preskaŭ duoble plivastigita ĉapitro fare de Aŭtorino, s.t.: „La lastaj jaroj kaj agado de Antoni Grabowski” (p. 47-59), provizita je multaj novaj informaj piednotoj. La supre menciita ilustra materialo, vinjetoj, faksimiloj, k.a. estas bone lokitaj ĉe koncernaj, laŭ temaro, ĉapitroj. Ili signife proksimigas la leganton al priparolata problemaro. Aldone, vastigas la amplekson de la verko. La piednotoj estas tre bonvenaj, ĉar ili helpas plurfoje kompreni la gravecon de faktoj nekonataj vaste. La verko de s-ino Zofia Banet-Fornalowa prezentas efektive la dokumentaran, fontan karakteron pri la vivo kaj poresperanta agado de Antoni Grabowski; ĝi pli proksimigas al la leganto la unikan personecon de tiu ĉi eminentulo, la plej proksima al Ludoviko Zamenhof kunlaboranto kaj amiko, prezentante la silueton de „Antoni Grabowski — eminenta Esperanto-aganto”, kun estimo kaj simpatio — kion li plene meritas. Tamen — la aŭtorino ne prezentis lin hagiografie, pri kio la leganto povas konvinkigi plurfoje...
Tio ankaŭ decide plialtigas nivelon de la verko. Aldoniĝas bona stilo — kiel ĉiam en la libroj de Zofia Banet-Fornalowa. Sekve — la plaĉa kaj varmkolora kovrilpaĝo plialtigas krome la aspekton de la libro, de la dua korektita kaj plivastigita eldono, enhavanta nun 158 paĝojn kun multaj foto-ilustraĵoj. La verko estas ne nur leginda, sed ege valora por ĉiuj esperantistoj kaj la aliaj, kiuj interesiĝas pri Esperanto; la verko estas nepre havebla por ĉiuj bibliotekoj, kiel vera raraĵo en la skalo internacia, pliriĉiganta esperantan literaturon.
Ĝi estas mendebla ĉe aŭtorino:
str. Zaorskiego 2/62, 02-781 Varsovio, Pollando.
La prezo por poloj egalas al 20,00 zł
kaj por eksterlandanoj ĝi egalas al 15,00 EUR.
Libroservoj kontaktu la aŭtorinon por interkonsenti ĉi-rilate.
Kazimierz Leja
fino...
Pola Esperantisto N-ro 24 (6/2006)
...de la jaro, pri kiu oni povas diri: abunda je okazintaĵoj gravaj, ne ĉiam tamen gajaj kaj esperigaj — venas.
Kaj kvankam ni ne konas ĝis nun rimedojn haltigi la fluantan tempon, ni ja scipovas plenigi ĝin per agoj, kiuj igos la pasantan tempon bone utiligita, sukcesa. Mi ne diras tion kiel teoretikulo. Eldonejo HEJME, kiun mi gvidas de la jaro 1991, prenis respondecon i.a. pri eldonado de Pola Esperantisto antaŭ preskaŭ 5 jaroj. Komence kun 90 abonantoj, nun kun pli ol 260, la revuo havis siajn „malbonajn tagojn”, precipe tiam, kiam publike kaj oficiale iuj personoj malinstigadis ĝin aboni aŭ informis pri ĝia neekzisto. Mi ne revenus al al temo (tuŝita jam sur paĝoj de PE), se ne venus al mi novaj sciigoj, ke la samo plu okazas. Dankon, esperantistoj!
Pri eĥoj de aliaj gravaj okazintaĵoj pasantjare vi povos legi ĉi–numere. Lastatempe, la plej grava internaciskale evidentiĝis la decido de gvidantoj de Pola Radio fini la esperantlingvajn elsendojn de Radio Polonia. Okazis jam unuaj maldungoj, kaj kiam mi skribas tiujn ĉi vortojn, ne estas ankoraŭ konata la fina rezulto de tutmonda, esperantista malaprobo al tiu ĉi decido, esprimita per multaj leteroj al la gvidantoj de PR, al polaj ambasadejoj, kaj eĉ al la prezidento de Pollando, sendita de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti.
Alia fenomeno de la pasanta jaro evidentiĝis internaj problemoj de pola Esperanto–movado, precipe kvazaŭa „atako” de homoj elekstere de Pola Esperanto–Asocio al ĝiaj gvidantoj. Mi kun bedaŭro devas konstati, ke „pola inferno” disvolviĝas interne de la Asocio, sen „eksteraj atakoj”. Oni povas nur bedaŭri, ke ne sufiĉas por kelkaj aktivuloj kuraĝo eldiri publike tion, kion ili parolas kaŝe. Sana kritiko povus nur helpi venki malfacilaĵojn kaj elvoki deziratan esencan diskuton pri problemoj, ne pri personoj. Eble tiurilate mi estas troa optimisto, tamen mi persone plu kredas, ke tio eblas.
Al ĉiuj legantoj de Pola Esperantisto mi deziras pli bonan Novan Jaron, dediĉante speciale du erojn en la kuranta eldono de PE: la versaĵon (ĵus ricevitan) sur la 4a paĝo, kaj tre valoran, pensigan kaj instigan artikolon de Claude Piron (p. 13).
Ni provu elekti venontjare pli bonajn gvidantojn, anstataŭ kritiki la nunajn. Bone estus, se ĉiuj elektoj antaŭigu esenca, senigita de personaj akuzoj, diskuto. Ni montru unue al ni mem, ke ni scipovas zorgi pri komuna bono, kaj agi komune. Eble tiam la „ekstera mondo” rimarkos, ke esperantistoj havas ion vere valoran ankaŭ por ili.
Kazimierz Leja
(mal)espere...
Pola Esperantisto N-ro 23 (5/2006)
Atendata de dekkelkaj aktivuloj de pola Esperanto-komunumo diskuto pri la pola E–movado, ties nuntempo kaj speciale ties perspektivoj, kviete enskribiĝis en historion. Organizita dum ARKONES, gvidita de junulara estro el Varsovio, Irek Bobrzak, evidente pro eksterkulisa, nervoza atmosfero, ne allogis multajn diskutantojn. Homoj (eĉ funkciuloj de PEA!) de longe estas ofendataj kaj misinformataj pri la agado de siaj gvidantoj. Tio, por kelkaj miaj diskutatnoj similas pli al stalinismaj epoko kaj kutimoj, kaj kaŭzis ilian malesperan silenton.
Laŭ miaj kalkuloj partoprenis la oficialan diskuton inter 4 kaj 6 personoj, inter kiuj plej ofte: la gvidanto mem (Irek), s-ro Stanislavo Mandrak (PEA), kaj la kunredaktoro de PE, Tomasz Chmielik. Ĉio okazis en la salono, kie sidis ĉ. 40 aliaj personoj.
Kvankam mia celo ne estas strikte prezenti eldirojn de ĉiuj partoprenantoj en la diskuto, jen la mallonga resumo por tiuj, kiuj ne ĉeestis la diskuton.
1. S-ro Stanislavo Mandrak prezentis problemojn, kun kiuj baraktas la Ĉefa Estraro de PEA (manko de junularo en la strukturoj de la organizaĵo, nerespondecaj multaj Filioj, malfaciligantaj i.a. registriĝon de PEA en la Landa Registro de Societoj, de kio dependas la ebleco ricevi 1% da impostoj), kaj provis respondi demandojn kaj kritikojn. Ili ne estis tamen multaj.
2. Plej aktive pri mankoj kaj bezonoj provis diskuti Tomasz Chmielik: ni ne havas veran landan reprezentanton, kio kaŭzas, ke ni ne estas rekonataj ekz. de UEA (pri kio atestas i.a. la intervjuo kun Renato Corsetti, publikigita antaŭnelonge), kaj la statistiko de PEA pri nombro de ties membroj (800) estas falsa. Post forpelo de Tomasz el la strukturoj de PEA (dum lia ĉefredaktado de PE) li ne ĉesis aktivi kiel traduktisto, Esperanto–instruisto kaj eldonisto. Simile al multaj aliaj E–aktivuloj, ĝis nun li restas ekster la „oficialaj strukturoj” de pola E–movado, ne vidante en ĝi favorajn ŝanĝojn.
Se ni pensas pri vekiĝo de la movado, se ni vere zorgas pri ĝia estonto, polaj esperantistoj povus havi ŝancon demokratie elekti la estraron en rektaj balotoj, organizante venontjare landan kongreson por ĉiuj dividitaj organizaĵoj kaj „solaj” esperantistoj. Tiu kongreso estiĝu komenco de la nova, federacia strukturo de pola Esperanto–movado, kiun partoprenu ĉiuj agantaj nunaj organizaĵoj, societoj, ktp. Tiom pli la afero gravas kaj urĝas, ke ni poloj havas ankoraŭ ŝancon post 3 jaroj organizi la Universalan Kongreson de Esperanto.
3. Sinjorino Halina Komar, kiu lastatempe famiĝis pro sia bonega laboro en Nowy Sącz, prezentis lastajn atingojn de novsonĉa medio kiel ekzemplon de la ideo „ni fosu nian sulkon”. (Legu la koncernan artikolon de Roman Dobrzyński ene de la kuranta kajero de PE).
4. La plej kurioza por mi estis la sintento de la gvidanto (Irek), laŭ kiu dividojn en la movado kaŭzas kritikoj kaj postuloj. Oni faru sian laboron kaj ne atendu apogon de PEA, tiam ĉio iros glate. Li kaj la varsovia junularo okupiĝas pri Esperanto por bone amuziĝi, kaj en tio de longe ili sukcesas. Eĉ ili havas pli da monrimedoj ol la tuta PEA. Kvankam interesiĝante nek pri PEA nek pri ĝia organiza strukturo, ili pagas kotizojn por havi la „sanktan trankvilon”.
De longa tempo esperantistoj-aktivuloj, kiuj volas fondi la novan tutlandan federacian organizaĵon por instigi „unuopulojn” reveni al la movado, sanigi nunajn lamajn strukturojn kaj vekigi tutlandan aktivecon, ne havis pli oportunan eblecon esprimi siajn kaŝitajn dezirojn kaj proponojn. Tamen ili komune silentis. Al Poznań mi veturis plena de espero, ke eble paŝeton ni komune faros en la ĝusta direkto... El Poznań mi forkuris nokte, plenigita de malespero. Ĉu vere ununura maniero por realigi sian aktivecon pli vastskale kaj profesie estas forkuri ankaŭ de PEA kaj fondi sian propran, novan societon, kion denove kelkaj planas?
Karaj legantoj de Pola Esperantisto. Preskaŭ finiĝas la antaŭlasta jaro de eldonado de via revuo, kiu post 13-jara „muta” periodo renaskiĝis, danke al interkonsento de la Eldonejo HEJME kaj PEA. Fine de la venonta jaro la periodo de tiu ĉi interkonsento finiĝos, kaj nun mi ne konas rimedojn aŭguri, kio okazos poste.
Dum la ĝisnunaj kvar jaroj PE fariĝis pli kaj pli populara kaj interesa legaĵo, precipe tamen por eksterlandaj esperantistoj, de kiuj venas laŭdaj leteroj kaj dankesprimoj. „Finfine la revuo, kiu ne estas plenigita de primovadaj novaĵoj, prenitaj de Interreto” — tia opinio plejmultas.
„Viaj artikoloj pri pola literaturo estas vere impresaj” — aplaŭdas la aliaj.
Certe tiu ĉi numero interesos vin ankaŭ pro sia enhavo. Mi ne reklamos specialan tekston aŭ artikolon; ĉiuj meritas esti atenteme kaj kun kompreno tralegitaj, kelkaj povas fariĝi diskuttemoj dum viaj kutimaj, klubaj renkontiĝoj.
Viaj opinioj, kritikoj, kaj precipe — kontribuoj, kiel ĉiam estas de ni atendataj! Ankaŭ via reabono (aŭ ĝentila malabono!) por la venonta — ĉu la lasta? — jarkolekto.
Kazimierz Leja
Se...
Pola Esperantisto N-ro 22 (4/2006)
Se… fariĝis plej ofte uzata vorto dum lastaj semajnoj. Laŭ mia opinio, tiu ĉi vorto rilatas al necerteco de parolantoj pri estontaj aferoj, pri sukceso aŭ atingebleco de planataj entreprenoj. Tamen, ĝi povas signifi male, ion pozitivan, kondiĉe ke partneroj, cirkonstancoj aŭ iu supera forto estos favoraj al niaj planoj.
La vorton ‘se’ mi aŭdis multfoje en Florenco, Krakovo, Kudowa kaj en multaj telefonaj interparoloj kun esperantistoj. Ni interparolis pri okazinta Universala Kongreso kaj tiu espereble okazonta en Pollando, pri ŝancoj unuigi polan Espernto–movadon, pri eduka kaj kleriga (ne)agado, pri engaĝiĝo de konataj, valoraj esperantistoj, starantaj de jaroj apud la movado.
De iu malnova kolego en Krakovo mi aŭdis: „Mi venas unufoje jare al iu E–aranĝo por konvinkiĝi, ĉu io nova okazas. Tio, kion mi vidas, ne instigas min reveni pli frue ol post almenaŭ unu jaro, se nenio ŝanĝiĝos…”.
De kelkaj aliaj, aktivaj movadanoj: „Se sinjoro X denove subskribos per sia nomo niajn proprajn atingojn, ne ligitajn kun li, ni demisios, foriros de la organizo…”.
Aŭdeblis ankaŭ la frazo: „Se ĉio iros glate, post du–tri jaroj ni havos denove fortan Esperanto–movadon en Pollando, okupiĝantan pri sistema instruado, edukado, profesia informado, eldonado de lerniloj kaj vortaroj. Se…”.
Certe por ĉiuj, kiuj kredas, ke tio ĉi entute eblas, la lasta ‘se’ signifas: „Mi mem devas ekaktiviĝi, forgesi ofendojn, streĉi siajn fortojn, uzi siajn kapablojn…”. Se tio ne okazos, ni — polaj esperantistoj — vane revas pri la rekono de Esperanto en pli granda skalo, ol nune. Do, ni faru komune tiun pozitivan ‘se’ ebla, necesa, plenumebla, tuja.
Inter multaj tekstoj aperintaj en ĉi kajero de PE vi trovos i.a. saĝajn (tute ne „menditajn”) vortojn de la Prezidanto de UEA, la ekzemplon de bona laboro en la silueto de ĵus forpasinta Kolego Marian Kostecki kaj kelkajn pruvojn de la sukcesa agado de esperantistoj en– kaj eksterlande. Kiel ĉiam, literaturaj eroj (inter ili debutoj!), la sekvan felietonon en la ciklo „Ĉu Esperanto havas kulturon?” de Ronald J. Glossop, kaj tre interesan prilaboron pri nekonata al pli vasta publiko universala lingvo, naskiĝinta en Pollando, „Paraglot” de Alicja Sakaguchi.
Post kelkaj semajnoj multaj el ni renkontiĝos en Poznań dum ARKONES (29-08–1.10). Ni uzu tiun lokon kaj favoran tempon por serioze kaj diskuti kaj agi por celoj, speguliĝantaj en tiu ĉi kaj la antaŭaj kajeroj de Pola Esperantisto. Eldonejo HEJME invitas ankaŭ al sia retpaĝo por mendi librojn, apogante tiamaniere pluan eldonadon i.a. de ĝis nun deficita Pola Esperantisto. Ĝis la!
Kazimierz Leja
Re(d)akcie...
Pola Esperantisto N-ro 21 (3/2006)
Atendante la duan en mia vivo Universalan Kongreson de Esperanto (la unuan mi partoprenis en Varsovio, 1987), mallong-distance mi vidas partoprenantojn de la centjara jubileo de Krakova Societo Esperanto... La aranĝo bone preparita, interesa, kvankam io mankas... Mankas multaj homoj, kiuj povus partopreni ĝin sed elektis resti en siaj hejmoj. Eĉ tiuj, loĝantaj en Krakovo...
La Florenca Kongreso certe evidentiĝos unu el la plej multnombraj aranĝoj (skribante ĉi tiujn vortojn mi vidas la nombron de 2063 partoprenontoj. Poloj sur la listo estas 126).
Sed kial kompari tiujn du eventojn? Ja UEA postulas grandan monon de esperantistoj, kiuj — onidire — estas ne tro riĉaj (kvankam kun tio mi tute ne samopinias). Kontraŭe — lokaj kongresoj, solenaĵoj, estas organizataj ekonomie, por kovri nur necesajn elspezojn de organizantoj.
Kompari tamen oni necesas. Se la Universalaj Kongresoj allogas tiel multajn samideanojn, certe tiuj lokaj eventoj devas esti ankoraŭ pli bone reklamitaj kaj eble — pli multekostaj?
Kaj ĉi tie niaj legantoj povas diri: internaciaj eventoj donas ŝancon ekkoni eksterlandanojn, admiri belecon de aliaj landoj, lokoj, kutimoj. Jes! Tio estas vero. Tial almenaŭ ĉiun duan jaron polaj esperantistoj devus prepari — similan al la UK — grandan landan kongreson, kun partopreno de multaj eksterlandaj gastoj, organizatan de loka aktivularo, nepre helpata de tutlanda E-organizaĵo.
Kaj tiumomente... neatendite finiĝas la revoj. Lokaj aktivuloj, kvankam ne tro multnombraj, ne mankas en nia lando. Mankas tamen emo agi komune, organizi ion ajn, pri kio la mondo parolus kaj skribus, kaj kio allogus denove multajn partoprenantojn. Ĉu revenos la tempo, kiam 1000-persona partoprenantaro plenigos la plej famajn teatrojn, operejojn, TV kaj gazetaro volonte, sen ripetataj petegoj, raportos abunde pri esperantistoj kaj iliaj aranĝoj, vidante en ili nemalgrandan, socie bezonatan Movadon, ne nur kun neplenumeblaj idealoj (legu = naivuloj)?
Ĉio povas okazi. Dependas de ni mem. Unuopuloj kaj lokaj, malgrandaj E-grupoj, kiuj volas denove ĝui la etoson de tutlanda, granda kaj rekonata E-organizaĵo, unuiĝu! Federacio de Polaj Esperantistoj — pri kiu ĝis nun oni nur parolas — estas eble la lasta ŝanco por ni ĉiuj. Alikaze neniam ni venkos stagnadon de nia landa movado. Do, komencu pensi kaj agi por la Afero. Pola Esperantisto estas je via dispono.
Kazimierz Leja
Re(d)akcie...
Pola Esperantisto N-ro 20 (2/2006)
Kiam mi skribas tiujn vortojn, en Pollando oni rememorigas la forpason — antaŭ unu jaro — de la papo Johano Paŭlo la Dua. Multaj kredantoj kolektiĝis en preĝejoj, sur placoj ka en lokoj, kiuj iamaniere rilatas al la forpasinta papo.
Multaj pilgrimantoj forveturis al Vatikano por tie omaĝi al la amata Sankta Patro ĉe lia tombo. Politikistoj demonstras publike sian kredon kaj triston, TV rememorigas tempojn kaj agojn de la papo. Tiu ĉi atmosfero bone koincidas kun alproksimiĝanta Pasko, kion esprimas en siaj predikoj pastraro de la eklezio.
Apude oftas demandoj pri vera konduto de tiu ĉi trista kaj pentofara animo de la nacio. Ĉu post kelkaj tagoj — denove — ĉio revenos al sia „normala” stato? Ĉu homoj denove fariĝos brutalaj, sinamantaj, kaj politikistoj denove kverelos?
Ĉiam mi provas kompari landajn eventojn al tiuj de Esperanto–komunumo. Mi, idealisma idioto, revas pri tutesperanta repacigo, konkordo, kunlaboro. De la komenco mi kredis, ke Esperanto scipovas ligi homojn, faligi murojn, enporti freŝan spiriton al ĉiutaga vivo de homo. Eĉ nun mi kredas, ke tio estas ebla.
Kaj malgraŭ la pesimismaj eldiroj kaj aŭguroj de multaj „samideanoj” mi esperas, ke instiga por ni ne devas esti iu trista novaĵo kiu unuiĝus nin; sufiĉus, ke ni prenu en sian koron kaj akceptu en nian menson, ke apuda homo estas kreita laŭ la bildo de Dio, ke tiel granda Homo, kia estis la forpasinta papo Johano Paŭlo la Dua vidis en ĈIU homo sian fraton, kiun Li povis akcepti kaj ne batali kontraŭ. Kaj tiu ĉi lia sinteno fruktis ne nur inter la kredantoj!
Printempo abundas je rememoroj, kaj la tuta 2006 jaro havos da ili multe. Printempe ni rememorigas pereintojn de holokaŭsto, inter kiuj certe estis samideanoj. En multaj esperantistaj lokoj oni festos ĉi–jare ankaŭ jubileojn, i.a. en mia Krakovo, kie ĉio komenciĝis… Ja, krom rememoroj, estas ankoraŭ nuntempo, kiu post kelkaj jaroj fariĝos historio. Kaj kvankam ne estas facile funkcii en tiu detruita Esperantujo, ni vidu almenaŭ strebojn de homoj, kiuj volas fari ion ajn por komuna bono kaj — dediĉante sian tempon kaj energion — provas antaŭenpuŝi la aferojn kvazaŭ neplenumeblajn…
Ĉi tiu kajero de Pola Esperantisto fariĝis denove iom pli „dika”, por enmeti almenaŭ duonon de posedata eldona materialo. Kiel aldonaĵon, vi trovos du gravajn leterojn de Pola Esperanto–Ascoio kaj ankaŭ invitilojn al esperantistaj okazontaĵoj. Ĉio ĉi sen via krompago, do el la poŝo de iu alia…
Optimisme, sed sen troa espero post pasintaj tri jaroj de aperado, mi atendas viajn kontribuojn, leterojn, ktp. Kaj ne ĉantaĝu min, ne kondiĉigu vian pluan abonon de aperado de viaj humoraĵoj… kaj de neaperado de tekstoj de sinjoro X aŭ sinjorino Y. La Movado certe bezonas nin ĉiujn, kaj ni provu fari bonajn elektojn… Kion ajn ĉi tio signifus!
Kazimierz Leja
Re(d)akcie...
Pola Esperantisto N-ro 19 (1/2006)
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Kiam falas muroj, homoj estas esperoplenaj, atendantaj pli bonan sorton, pli bonajn rilatojn kun ekstermuraj estaĵoj...
Tian esperon havis popoloj de t.n. Orienta Eŭropo, kiam estis falanta la „Berlina muro” kaj efektive tiu falo alportis novajn eblecojn kaj novan sorton por multaj. Tiu falo kaŭzis demokratiajn ŝanĝojn en multaj landoj, konsekvence de kio popoloj liberiĝis de ŝtata tiraneco, malfermiĝis la okuloj de homoj, por kiuj ĝistiama „ununura vero”, servata de tiranoj, okazis absurda kaj falsa.
Vivante en libera lando de dekkelkaj jaroj, mi tamen plu revas pri falo de muroj aliaj, nun konstrua(i)taj, inter aliaj popoloj de la mondo; sufiĉus listigi tiujn, kies rezulto estas ribeloj, strikoj kaj eĉ militoj. Kiu komprenos la homan naturon, celanta — ofte eĉ pro religiaj kaŭzoj — subordigi aliajn homojn, popolojn, naciojn?
Mi pensas do pri tiuj muroj plej gravaj, forte starantaj interne de homo, kiuj nomiĝas: envio, ĵaluzo, insultoj, emo prisilentadi aŭ falsigi la faktojn. Ili bedaŭrinde ne mankas ankaŭ inter ni, esperantistoj, kiuj pri paca kunestado de homoj tiom ŝatas babili aŭ diskuti.
Kiel promesite al niaj legantoj, Pola Esperantisto ne okupiĝas pri atakoj kontraŭ konkretaj personoj, eĉ tiam, kiam aliaj fontoj tion faras (ili ja ne mankas). Ni tamen ne silentas, kvazaŭ nenio okazus (kio estas maniero de kelkaj), kiam internaciaj fontoj okupiĝas pri iu pola afero. Ni simple indikas tiujn fontojn por eventuala memstara esplorado. Esperantistaj aferoj devas esti gravaj por esperantistoj, kaj por tio ni instigos niajn legantojn.
La „Jubilea Jaro” de Pola Esperantisto komenciĝis per personaj akuzoj, vulgaraj insultoj kaj misinformado pri kvazaŭa neekzisto de nia revuo! Ni ne intencas ilin reciproki, por ne identiĝi kun mensa nivelo de ties aŭtoroj.
Preskaŭ perdinte la esperon, ke pola „infereto” iam ajn finiĝos, ni dediĉas niajn paĝojn al tiuj, kiuj volas agi pace, kreski intelekte kaj lingve, kunlabori anstataŭ batali — plenumante nian laboron plej bone kaj interese por niaj legantoj.
Kiel ĉiam — viaj opinioj kaj kunlaboro estas de ni atendataj!
|